Esperanto-Literatura
Kafejo

senpaga hejmpagho

Chiu, kiu havas retposhtan (e-poshtan) adreson, au estas atingebla per la retposhta adreso de iu alia, povas ekhavi senpagan hejmpaghon en "GeoCities" (eble tradukebla per: "MondUrboj"). Same kiel chi tiu "kafejo" ghin ekhavis. (Ekzistas simila ebleco, sed nur por Europanoj, kun diverslingvaj uzo-indikoj, che "Europe@Home".)

(Kiu ne povas utiligi ies retposhtan adreson, ekzemple char li/shi povas retumi nur en biblioteko k.s., au retumas per hazarde disponeblaj mashinoj, unue ekhavu senpagan retposhtan poshtkeston, kiu funkcias nur per TTT- (WWW-) paghoj, sed kun tute normala retadreso, che: "HoTMaiL". Tiam oni povas legi sian poshton per chiu mashino tauga por TTT, sen ia instalado. Surbaze de tiu HoTMaiL- adreso oni povas malfermi GeoCities- au Europe@Home- paghon. Se oni ja havas e-adreson, oni povas per sia HoTMaiL- poshtkesto cetere de chie legi sian poshton alilokan.)

De chiu retadreso oni povas malfermi nur unu GeoCities- pagharon. Do, se de la adreso, kiun vi uzas, iu jam malfermis GeoCities- pagharon, vi prenu "HoTMaiL"- adreson - au, ekzemple per "NetForward", vi prenu transsendo- adreson: je bazo de tiu vi povas malfermi GeoCities- pagharon, kaj ghi transsendos la GeoCities- mesaghojn al via vera retadreso.

Tiuj, kiuj komprenas la Anglan, povas mem iri al la chefpagho de "GeoCities", sed eble utilas, legi iom plue.

GeoCities shanghis sian sistemon de alighado.
Do, supozeble, la chi-sube menciitaj manieroj por aligho ne plu funkcias.
La priskribo de ghia strukturo estas ankorau ghusta.
Supozeble, la sola maniero che GeoCities estas ankorau:
Eniri per la chefpagho; elekti "join" (=alighi); plenumi informojn;
indiki interesighojn; indiki chu jes/ne ricevi reklamojn;
elekti kvartalon kaj "loghejon".
Bedaurinde la afero farighis -- por mi -- tiel temporaba,
ke mi ne plu povas fari la alighon por vi!!

La Kafejestro.

"GeoCities", lau mia kompreno, estas entrepreno, kiu laudire havas noblajn celojn por krei tutmondan komunumon en la reto, sed almenau praktike ghi estas financata de reklamoj. Tial unu kondicho por hejmpaghoj tie estas, ke oni enmetu ligon de via chefa pagho al ghia chefpagho, por ke homoj ek de tie esploru la lokon, dume renkontante reklamojn. Neniu tamen devigas legi tiujn...

Ekzistas iuj postuloj pri la paghoj: diskriminacio, rasismo, insultado k.s. estas malpermesitaj (sed tion vi tamen ne planis). Krome estas malpermesite, komerce reklami (por tio oni devas havi pagatan paghon). Kaj, char estas Usono (kaj char la konektoj tro rapide shtopighus), via pagho ne rajtas enhavi seksajhojn au ech ajnajn nudajhojn! (Kvankam - se mi bone komprenas - vi shajne rajtas transsendi per ligo al io tia, se tio ne estas la chefa funkcio de via pagho.)

"GeoCities" estas dividita en diversaj "urboj" au "kvartaloj", lau la chefa temo de la paghoj au la interesighoj de la pagho-havantoj. Tiel ekzistas "Wallstreet" por financistoj, "SiliconValley" por komputilistoj, "Athens" por instruistoj, kaj ekzemple "Paris/Bistro" (Parizo mem estas "plena") por tiuj, kiuj interesighas pri kulturo, literaturo, poezio, bilda arto, kuir-arto, vino, vojaghado,... do supozeble tauga loko por multaj Esperanto-paghoj!

Tiuj, kiuj komprenas la Anglan, povus rekte enskribighi en la kvartalo "Paris/Bistro" serchante "loghejon" chi tie. (Serchu inter la pli altaj numeroj disponeblaj!) Sed eble legu iom pli.

La amplekso de via "spaco" en "GeoCities" estas (nun) maksimume 10 megabajtoj, sed, "se vi volas malfermi arto-galerion au simile, vi povas peti pri pli".

[Post trovo de libera "loghejo" en iu kvartalo (numero kun mencio "vacant"), vi devos plenumi iun formularon, kun nomo kaj iom da adres-informoj. Oni ankau demandos, chu vi volas ricevi reklamojn retposhte - kompreneble eblas respondi, ke ne. (Tio ne garantias, ke neniu, sen helpo de GeoCities, reklamos al via retadreso.) Informojn pri familio, posteno kaj salajro, vi ne bezonas respondi lauvere, kompreneble. Gravas, doni funkciantan retposhtan adreson, char al tiu oni sendos la komencan pasvorton (kiun vi poste shanghu al pli tauga, per la shangho-pagho). La pasvorto necesas por fari viajn paghojn per GeoCities- pagho-farilo, au sendi ilin per ftp (ftp.oocities.com - membronomo - pasvorto sufichas por ftp-i al via pagharo), kaj por utiligi vian retposhto- adreson. Se vi ne "ekloghas" en dauro de kelkaj semajnoj (t.e. faras au sendas vian chefan paghon), oni forstrekos vin...]

Senpaga pro reklamoj: La disponebla spaco dum la lastaj tri jaroj pligrandighis de 1 al 10 MB, pro tio, ke GeoCities ekhavis pli da reklamantoj. Ghi ja estas financata de reklamoj. Se oni ne difinas lokon por reklamo en sia pagho, GeoCities aldonas al ghi kodon por "elsalta" reklam-fenestro, kiu eble ghenas la rigardantojn de via pagho. Vi povas eviti tiun "elsaltan" reklamon, difinante en via pagho lokon por "GeoGuide", kiu konsistas el iuj rimedoj por vagi en GeoCities kaj reklambloko. Tia ne "elsalta" reklambloko en loko difinita de vi mem, supozeble malpli ghenas.

Kiu havigis al si paghon che GeoCities, povas ekhavi ankau senpagan retposhtan adreson, kio povus esti utila por iuj, kiuj utiligas komunan ligon al la reto (sed por senpera utiligo necesas, ke en la poshtservilo, por sendo kaj ricevo, oni povu instali elekton "mail.oocities.com").
Ankau eblas instrukcii (sed nur poste, per la shangho-pagho), ke la poshto sendita al tiu GeoCities- retadreso estu automate transsendata al via jama, sed eble komplika au stranga, e-poshta adreso. (vianomo@oocities.com estas ja pli bela kaj pli facile memorebla ol 9001.xy1234@aaaa.bbbb.cc.ddd-dd.ee, chu ne?)
(Por - ne senpaga - transsendo- adreso vianomo@esperanto.net rigardu che esperanto.net!)
(Por - ja senpaga - transsendo- adreso vianomo@esperanto.nu (kvazau en la Pacifika insulo Niuo) rigardu che esperanto.nu (elektu "centro" - "retadreso") au sen "framoj" provu: esperanto.nu!)


Kiu volas mem fari siajn hejmpaghojn, kaj ne jam konas la por tio bezonatajn kodojn de HTML ("HiperTekst- Markado-Lingvo"), povas trovi tre utilan enkondukon pri HTML en Esperanto che John Wells.


(Mi havas neniun rilaton al GeoCities, escepte de tio, ke la Kafejo tie havas hejmpaghon. Mi neniel respondecas pri GeoCities kaj GeoCities neniel respondecas pri mi au pri chi tiu pagho. Samo validas pri HoTMaiL kaj Euro@Home.)


Al Esperanto-Literatura Kafejo