Frank' kaj Pauxlin'


(Cxi tiu teksto estas cxefe celita por legantoj kiuj ne logxas en unu el la landoj kiuj enkondukas la euxron - cxar tie oni povas ekhavi multe da legajxoj pri tio en la propraj naciaj lingvoj. La teksto estas, iom parafraze, tradukita el oficialaj informiloj.)
(Plurfoje en la teksto, anstataux "-os" vi legu intertempe "-as" aux "-is"!)


Je la 1-a de januaro 2002 la enkonduko de la "fizika" euxro okazis. En:

Auxstrio, Belgio, Finnlando, Francio, Germanio, Greklando, Hispanio, Irlando, Italio, Luksemburgio, Nederlando, Portugalio
(plus pluraj landoj kaj teritorioj, kiuj ne apartenas al la Euxropa Unio, kaj ne partoprenas en la Euxropa Centra Banko, sed kiuj adoptis la euxron kiel oficialan pagilon)
el monmasxinoj venas euxroj. En cxiuj tiuj landoj, oni pagas per euxroj en vendejoj. Inter tiuj landoj, sxangxado de mono ne plu necesas. Kiam vi vojagxos al pluraj el tiuj landoj, la mono kiun vi sxangxis por unu lando, estos senprobleme uzebla en cxiuj aliaj landoj kiuj enkondukis la euxron.


Kion fari, se vi (en lando ekster la euxro-landoj) ankoraux havas nacian monon de iu euxro-lando?
Gxis iam inter 31 mrt 2002 kaj 31 dec 2002, depende de la lando, vi povas sen problemo sxangxi paperan monon tute normale. (Monerojn metu en vian moner-kolekton...)
Poste, dum cx. 30 jaroj, vi povas doni paperan monon al banko por enkasigo cxe la nacia banko kiu eldonis gxin. (Tio ja kostos iom pli ol normala monsxangxo!)

pri la euxro

Kio estas la euxro?

Euxro estas la nomo de la nova Euxropa mon-unuo, kiu estas enkondukata ek de la 1-a de januaro 1999 en dek unu landoj: Auxstrio, Belgio, Germanio, Finnlando, Francio, Hispanio, Irlando, Italio, Luksemburgio, Nederlando kaj Portugalio. Poste aldonigxis Greklando. La Euxropaj gviduloj decidis dum la Euxropa "Pinto" je 15/16 dec 1995 en Madrido, ke "euxro" estas la plej tauxga nomo por mono uzota en la Euxropa Mon-Unio. La vorto "euxro" ne estas prefikso aux mallongigo; gxi estas skribata minuskle (kiel "franko", "liro" kaj "guldeno"). La simbolo por la euxro estas {=C}. La trilitera mallongigo estas EUR.

Kiuj landoj enkondukas la euxron?

Dum la unua semajnfino de majo 1998 la registarestroj kaj sxtatestroj de la membrosxtatoj de EU (Euxropa Unio) decidis ke dek unu landoj ek de 1 jan 1999 partoprenas en la Ekonomia kaj Mona Unio kaj do enkondukas la euxron. Tio estas: Auxstrio, Belgio, Germanio, Finnlando, Francio, Hispanio, Irlando, Italio, Luksemburgio, Nederlando kaj Portugalio. La Unuigita Kronlando (Unuigxinta Regxlando, UK) igis enmeti en la Traktaton de Mastrihxto, ke gxi provizore ne partoprenas en la EMU, ecx se gxi plenumas la kondicxojn. La Dana registaro igis enmeti en la Traktaton, ke tiu lando ne partoprenas, escepte se gxi sciigas, ke gxi ja partoprenas. Svedio dum la du lastaj jaroj ne partoprenis en la Euxropa Mona Sistemo. Ankaux ne estas adaptita la Sveda nacia legxaro. Pro tio Svedio ne plenumas la kondicxojn por povi aligxi. Greklando ankoraux ne plenumis la kriteriojn por aligxo, sed sukcesis pri ordigo de la aferoj tiel, ke en 2001 gxi povis aligxi al la EMU.

Kiuj estas la kriterioj por partopreni en la EMU?

La landoj kiuj volas partopreni en la Ekonomia kaj Mona Unio, kaj enkonduki la euxron, devas plenumi kelkajn kriteriojn: la prezoj devas esti stabilaj, kaj la rentumo, la budgxeta deficito kaj la sxtata sxuldo ne devas esti tro grandaj. Per tiuj postuloj, la partoprenantaj landoj volas certigi, ke la euxro estas forta kaj stabila valuto. Kiel nun ekzemple la Germana marko kaj la Nederlanda guldeno. En lando kun forta valuto, la acxetpovo estas konservata kaj la prezoj estas stabilaj. Krome la sxangxo- kurzo de forta valuto rilate al aliaj valutoj estas avantagxa.

Kio estas la simbolo por la euxro?

Kiel la dolaron oni indikas per $ kaj la pundon per £, tiel por la euxro oni projektis la signon {=C}. Gxi estas iu Greka epsilono kun ekstra streketo en la mezo. (Gxi fakte similas al litero C duoble horizontale trastrekita.) La tehxnikajn specifajxojn de la signo difinis la Euxropa Komisiono. Kiam oni celas "300 euxroj", oni do skribas: {=C} 300.
Cxi tie prenu Askian bildon de la euxro-simbolo: eurascii.txt

Kiam la euxro praktike aperos? [intertempe: -is!]

La publiko komencos largxskale uzi la euxron, kiam la euxro- monbiletoj kaj -moneroj estos cirkuligataj. Tio okazos cxirkaux 1 jan 2002. Gxis tiu momento la pagoj inter civitanoj, entreprenoj kaj publikaj instancoj okazos cxefe per nacia mono: markoj, frankoj, guldenoj, k.s. Tio signifas, ke, same kiel nun, gxis tiam la pagoj en vendejoj (kontantaj, sed ankaux, laux la lando, per cxekoj aux per elektronika pagilo) okazos per nacia mono. Tio validas ankaux por pagoj al kaj de sxtataj instancoj (impostoj, sociaj elpagoj) kaj publikaj servoj (energio, akvo). Cxirkaux 1 jan 2002 la euxro- monbiletoj kaj -moneroj estos cirkuligataj. Ek de tiam elektronikaj pagoj okazos nur per euxroj. Cxiuj bankaj gxirkontoj en januaro 2002 estos sxangxitaj al euxroj. Antaux tiu tempo, tio okazos nur laux peto de la kliento. Oni atendas, ke, gxis januaro 2002 cxefe la financaj merkatoj (borsoj) kaj pli grandaj (aux internaciaj) entreprenoj utiligos la euxron en gxiraj transpagoj. Sxtatoj ek de 1 jan 1999 eldonas sxtatajn obligaciojn en euxroj kaj sxangxas la ekzistantajn al euxroj. Ek de 1999 oni povas anonci sian imposton lauxelekte ankaux en euxroj. La borsoj en la euxro- regiono ek de 1 jan 1999 notas la fondusojn (akciojn k.s.) en euxroj. Grandaj entreprenoj ek de tiam supozeble eldonos siajn sxuldo- paperojn en euxroj. Investistoj kaj investantoj do tuj post la starto de la EMU estas koncernataj de la euxro. Tial bankoj al investantoj (ankaux privataj) ebligas ek de 1 jan 1999 havi investo- kontojn en euxroj.

Kia estas la horaro pri enkonduko de la euxro?

La horaro pri enkonduko de la euxro estas jena:

1 januaro 1999
* La kurzo de la euxro kaj la naciaj monoj de la Euxro- landoj estas definitive difinita en ses ciferoj precize.
* La euxro estas la oficiala valuto de la dek unu landoj partoprenantaj en la EMU. La naciaj valutoj estas "aper- formo" de la euxro.
* Provizore ekzistas nur gxira euxro, do por financa trafiko per bankoj. Euxro- monbiletoj kaj -moneroj estos cirkuligataj nur cxirkaux 1 jan 2002.
* Gxis 1 jan 2002 la naciaj monoj estos cxefe uzataj. Gxiraj pagoj kaj ricevoj en euxroj estos senpage transkalkulitaj al nacia mono.
* Oficialaj instancoj, bankoj kaj entreprenoj komencas doni "alkutimigajn informojn". Sur bankaj konto- eltiroj, salajro- kalkuloj, imposto- decidoj kaj similaj, la finaj sumoj estos cxiam pli ofte menciitaj en nacia mono kaj en euxroj.

4 januaro 1999
* Cxiuj financaj borsoj en la euxro- regiono traktas akciojn, obligaciojn kaj aliajn financajn instrumentojn en euxroj. La kurzoj kaj indeksoj estas kalkulataj en euxroj.

januaro 2002
* En cxiuj landoj de la euxro- regiono euxro- monbiletoj kaj -moneroj estos cirkuligataj. "{=C}-tago".
* Dum limigita periodo eblos pagi per kontanta nacia mono kaj per euxroj. La naciaj monbiletoj kaj moneroj estos kiel eble plej rapide eltiritaj el la cirkulado.
* Cxiuj bankaj gxirkontoj estos transigitaj al euxroj.
* Pagado per elektronikaj pagiloj okazos en euxroj.

plej malfrue: julio 2002
* La naciaj monbiletoj kaj moneroj de la landoj de la euxro- regiono ne plu estos lauxlegxaj pagiloj.

Kio estas la kurzo inter nacia mono kaj la euxro?

(la sekvantaj kurzoj estas la definitivaj, difinitaj la 31an de decembro 1998.)

EUR     1 =
ATS    13,7603    Auxstrio - sxilingoj
BEF    40,3399    Belgio - frankoj
FIM     5,94573   Finnlando - markoj
FRF     6,55957   Francio - frankoj
DEM     1,95583   Germanio - markoj
GRD   340,750     Greklando - drahxmoj (difinita 31.12.2000)
ESP   166,386     Hispanio - pesetoj
IEP     0,787564  Irlando - pundoj
ITL  1936,27      Italio - liroj
LUF    40,3399    Luksemburgio - frankoj
NLG     2,20371   Nederlando - guldenoj
PTE   200,482     Portugalio - eskudoj

De la 1 jan 1999 estas konate, kiom la euxro valoras rilate al la naciaj valutoj, kiel eskudoj, pesetoj kaj sxilingoj. La oficiala konverta kurzo estas esprimata per ses signifaj ciferoj. Ekzemple, 1 euxro = 1936,27 Italaj liroj kaj 1 euxro = 2,20371 Nederlandaj guldenoj. Cxiuj kalkuloj inter nacia mono kaj la euxro devas esti plenumataj per tiu plena oficiala kurzo. Nur la finajn sumojn oni rajtas rondigi je du ciferoj post la komo. La kurzoj difinitaj je 1 jan 1999 inter la valutoj de la landoj de la euxro- regiono kaj la euxro estas definitivaj. Ili ne plu sxangxigxos. Rilate al aliaj valutoj, kiel Usona dolaro aux Japana eno, la kurzo de la euxro ja povos varii (jan 1999: EUR 1 = USD 1,17; = JPY 132; = CHF 1,61 kaj jan 2002: EUR 1 = USD 0,89; = JPY 117; = CHF 1,48).

Kiel mi devas kalkuli de nacia mono al euxroj?

* La kurzo de 1 euxro rilate al la nacia valuto konsistas el ses signifaj ciferoj. Ekzemple: 1 euxro = 1,95583 Germanaj markoj, kaj 1 euxro = 0,787564 Irlandaj pundoj.
* Cxiuj kalkuloj inter nacia mono kaj la euxro devas esti farataj per tiu plena oficiala kurzo.
* Nur la pagotaj aux ricevotaj finsumoj povas esti rondigitaj je du ciferoj post la komo - je (euxro)cendoj, do.
* Kalkulojn oni cxiam faras per la kurzo de 1 euxro.
* Kalkuli de euxroj al guldenoj aux markoj okazas do per multipliko per tiu kurzo, ekzemple EUR 3 = (3 x 2,20371) = NLG 6,61113 (rondigite: NLG 6,61) kaj EUR 3 = (3 x 1,95583) = DEM 5,86749 (rondigite: DEM 5,87).
* Kiam oni kalkulas de guldenoj aux markoj al euxroj, oni devas dividi per la oficiala sescifera kurzo. Oni ne rajtas utiligi inversan kurzon, cxar tio povus doni malsamajn rezultojn.
La inversa kurzo por DEM estus ekzemple: 1 Germana marko = (1 : 1,95583) = EUR 0,5112919. Oni do povus kalkuli DEM 7,50 = (7,50 x 0,5112919) = EUR 3,83468925 - sed oni ne rajtas, cxar povus okazi diferencoj pro rondigo (certe cxe pli altaj sumoj).
* Kalkuli sumon de DEM 7,50 al euxroj do cxiam devas okazi jene: DEM 7,50 = (7,50 : 1,95583) = EUR 3,83468911. Rondigite: EUR 3,83.

Kiel oni kalkulas inter la naciaj valutoj de landoj kun euxro?

Por la landoj de la euxro- regiono, ek de 1 jan 1999 la nacia mono estas "apero- formo" de la euxro. Germana monero de unu marko ek de tiam estas nenio alia ol monero de EUR 0,511..., valida en Germanio, kaj Franca monero de unu franko estas nenio alia ol monero de EUR 0,152..., valida en Francio.
Transkalkuli de, ekzemple, guldenoj al markoj devas okazi cxiam tra la euxro. Unue la sumo en guldenoj estas transigata al euxroj laux la oficiala sescifera kurzo. Tiu inter- rezulto en euxroj devas cxiam havi minimume tri ciferojn post la komo. Tiam tiu sumo en euxroj, denove laux la oficiala sescifera kurzo, estas transigata al markoj.
* NLG 175,00 = (175 : 2,20371) = EUR 79,41153782
* La sumon en euxroj oni rajtas rondigi al tri ciferoj post la komo: EUR 79,412
* EUR 79,412 = (79,412 x 1,95583) = DEM 155,316372
* rondigite je pfenigoj: NLG 175,00 = DEM 155,32.

Cxu sxangxi eksterlandan monon post 1 jan 1999 okazas senkoste?

Post la fikso de la kurzoj de la landoj partoprenantaj en la EMU, inter tiuj valutoj ne plu ekzistas kurzo- risko. Por tiu risko la bankoj do ne bezonas enkasigi ion. Sed bankoj kaj monsxangxejoj ja havas kostojn por konservado, administrado kaj transportado de fremdaj valutoj. Tiujn kostojn ili do kalkulas. Ekzistas (vojagx-) cxekoj en euxroj. Tamen, cxe banko oni elpagas tiujn per loka mono. Kaj la bankoj kalkulas kostojn por tio. La bankoj k.s. devas eksplicite mencii tiujn kostojn.

Cxu en la transira periodo oni bezonas du bankkontojn?

Ne. Por privatuloj gxis 1 jan 2002 gxenerale suficxas konto en nacia valuto. Plej multaj pagoj kaj ricevoj ankoraux estas esprimitaj en nacia mono. Oni tamen povas pagi kaj ricevi ankaux sumojn en euxroj. La bankoj senkoste transkalkulas tiujn al la nacia mono kaj mencias ambaux sumojn sur konteltiroj k.s.
Tiuj, por kiuj tio utilas, povas sxangxi sian konton al konto en euxroj, cxe kiu ankaux pagoj kaj ricevoj en nacia mono eblas.

Kion oni devas fari pri sia bankkonto, kiam en 2002 la euxro estos fakto?

La banko gxustatempe informos pri sxangxoj. La konto en nacia valuto estos, sen sxangxo de numero, je 1 jan 2002 auxtomate transigita al konto en euxroj. Cxiuj auxtomataj (periodaj) pagoj estos dauxre plenumataj, sed transkalkulitaj al euxroj.

Kiam oni povos pagi elektronike per euxroj?

Kiam je 1 jan 2002 la kontanta euxro estos enkondukata, samtempe cxiuj aliaj pagsistemoj estos adaptataj. Do ek de tiam ankaux pagoj per bankkarto kun PIN (persona identiga numero), per blato-karto aux kreditkarto en cxiuj euxro-landoj estos kalkulataj en euxroj. Auxtomatoj kiuj akceptas aux eldonas kontantajn monerojn aux monbiletojn estos adaptataj kiel eble rapide. Gxis tiam, se oni prenas ekzemple monon ''el muro'' aux cxe gicxeto, oni ja ricevas lokan nacian monon.

Ek de kiam oni pagos per euxroj en vendejoj?

Post la starto de la Ekonomia kaj Mona Unio je 1 jan 1999 en vendejoj oni povas pagi kontante nur per nacia valuto. Pagado per euxroj, cxu kontante, cxu elektronike, cxie eblos post 1 jan 2002. En pluraj landoj, tamen, pagado per elektronika pagilo, ekzemple per kreditkarto, jam antauxe eblas en euxroj. Iuj landoj konsideras pagadon per elektronika pagilo kiel kontantan, kaj do postulas esprimi la sumon per nacia mono. Aliaj landoj permesas esprimi la sumon en euxroj aux en nacia valuto. Ek de 1 jan 2002, euxroj estos lauxlegxa pagilo. Ek de tiam, do, pagoj en euxroj ne povos esti rifuzataj. Post 1 jan 2002 estos mallonga periodo dum kiu oni povos pagi kontante kaj per euxroj kaj per nacia mono. Post tiu, mallonga, periodo, oni povos pagi nur per euxroj.

Cxu oni rondigos la prezojn en vendejoj?

Ek de 1 jan 2002 la prezoj de servoj kaj varoj estos transkalkulitaj al euxroj. Tio devas cxiam okazi laux la oficiala sescifera kurzo. Nur la finan sumon oni rajtas rondigi je du ciferoj post la komo (euxrocendoj). Se la tria cifero estas kvin aux pli, oni rondigos supren; se gxi estas kvar aux malpli, oni rondigos malsupren. Sumo de EUR 3,453 do farigxos EUR 3,45 kaj sumo de EUR 3,455 farigxos EUR 3,46. Dum la periodo en kiu oni povos pagi per ambaux monspecoj, la prezoj estos indikitaj en nacia mono kaj en euxroj, tiel ke oni povos mem kontroli la gxustan transkalkuladon.

Cxu cxiuj landoj havos la samajn monerojn kaj monbiletojn?

Cxiuj landoj kiuj partoprenas en la Ekonomia kaj Mona Unio (EMU) en 2002 havos euxro- monerojn kaj monbiletojn kun la samaj valoroj (samaj "trancxoj"). Ekzistos sep biletoj: de 5, 10, 20, 50, 100, 200 kaj 500 euxroj - kaj ok moneroj: 1 kaj 2 euxroj kaj 1, 2, 5, 10, 20, 50 (euxro)cendoj. La euxro- monbiletoj cxie aspektos same. Por la moneroj estas interkonsentite, ke unu flanko estas rezervita por nacia rekonilo; la alia flanko estas cxie la sama. Cxiuokaze, per cxiuj biletoj kaj cxiuj moneroj oni povos pagi en cxiuj landoj kiuj enkondukis la euxron. Oni do devas akcepti ankaux euxro- monerojn kaj -biletojn eldonitajn en aliaj landoj.

Kiel la euxro-monbiletoj aspektos?

La novaj Euxropaj bankbiletoj estos cirkuligataj en januaro 2002, en trancxoj de 5, 10, 20, 50, 100, 200 kaj 500 euxroj. Cxiu havos apartan formaton kaj apartan kolorgamon. La euxro- biletoj ne havos naciajn rekonilojn kaj estos faritaj laux projekto de la Auxstro Robert Kalina. La temo de lia projekto estas "Epokoj kaj stiloj de Euxropo". La biletoj havos tri arhxitekturajn elementojn: fenestroj, pordegoj kaj pontoj. La vorto "EURO" aperos per latinaj kaj per Grekaj literoj.

Valoro    Koloro   Longo  Largxo
                    (mm)   (mm)
EUR 5     griza     120     62
EUR 10    rugxa     127     67
EUR 20    blua      133     72
EUR 50    orangxa   140     77
EUR 100   verda     147     82
EUR 200   flava     153     82
EUR 500   purpura   160     82

(nebonaj) bildoj de euxro- biletoj kaj moneroj
(en la bildo estas la provizore publikigita aspekto de la biletoj; en vero, ili estas presitaj kun pli da kontraux-falsadaj elementoj)
(por pli bonaj bildoj, konsultu la euxro- pagxaron de la Euxropa Centra Banko www.euro.ecb.int)

Kiel la euxro-moneroj aspektos?

Cxiuj euxro-moneroj (de 1, 2, 5, 10, 20, 50 euxrocendoj kaj de 1 kaj 2 euxroj) havos Euxropan kaj nacian flankojn. La Belgo Luc Luycx projektis la Euxropajn flankojn, sur kiuj la Euxropa Unio estas bildigita diversmaniere. La naciaj flankoj varias lauxlande. Do de cxiu euxro- monero ekzistos dek unu variajxoj, kiuj validos en la tuta euxro- regiono. Iuj landoj difinis la saman nacian flankon por cxiuj moneroj, aliaj difinis malsamajn bildojn por la diversaj valoroj.
La moneroj de 1, 2 kaj 5 euxrocendoj estos rugxecaj laux koloro. Ili estos faritaj el sxtalo kun tavolo el kupro. La moneroj de 10, 20 kaj 50 euxrocendoj estos flavecaj laux koloro. Ili estos faritaj el "Nordlanda oro", alojo el 89/100 kupro, 5/100 aluminio, 5/100 zinko kaj 1/100 stano. La moneroj de 1 kaj 2 euxroj estos dukoloraj (griza kun flava rando, respektive flava kun griza rando). Nur la moneroj de 1 kaj 2 euxroj enhavos nikelon.

Valoro  Koloro      Diam.   Diko   Pezo  Rando
(EUR)               (mm)    (mm)   (g)
0,01    rugxeca     16,25   1,36   2,3   glata
0,02    rugxeca     18,75   1,36   3,0   glata kun sulko
0,05    rugxeca     21,75   1,36   3,9   glata
0,10    flaveca     19,75   1,51   4,1   malfajnaj nocxoj
0,20    flaveca     22,25   1,63   5,7   glata kun entrancxoj
0,50    flaveca     24,25   1,69   7,0   malfajnaj nocxoj
1,00    griza/flava 23,25   2,125  7,5   interrompitaj fajnaj nocxetoj
2,00    flava/griza 25,75   1,95   8,5   fajnaj nocxetoj (+ iulande teksto)

Cxu la diverslande eldonitaj euxroj aperos alilande?

Jes. Ek de la eldono en jan 2002, cxiuj euxro- biletoj kaj -moneroj estos lauxlegxaj pagiloj en cxiuj landoj kiuj enkondukis la euxron. La diverslande eldonitaj biletoj kaj moneroj do miksigxos en cirkulado, cxar cxiu povos elspezi la sialande ricevitajn alilande. Civitanoj, butikistoj kaj aliaj entreprenistoj ne rajtas fari diferencon laux la lando de eldono de la euxro-mono; cxiuj euxroj devos esti akceptataj cxie en la euxro- regiono.

Cxu post januaro 2002 eblos intersxangxi monon de aliaj landoj de la euxro- regiono?

En la unua duonjaro de 2002 cxiuj naciaj valutoj de cxiuj dek unu landoj de la euxro- regiono estos elprenataj el cirkulado, cxar plej malfrue ek de julio 2002 ili cxesos esti lauxlegxaj pagiloj. La sxangxo de biletoj el la euxro- regiono al euxroj eblos gxis plej malfrue en julio 2002 cxe normalaj bankoj, laux la oficialaj euxro- kurzoj. Same kiel nun, por tiu sxangxo de alilanda mono, la bankoj kalkulos kostojn. Poste, dum certa periodo, sxangxo al euxroj eblos cxe cxiuj naciaj bankoj de la regiono.

Kio estas la konsekvencoj de la euxro por kontraktoj?

Kontraktoj ne sxangxigxos pro la euxro. Cxiuj sumoj esprimitaj en nacia mono transkalkuligxos al euxroj laux la oficiala sescifera kurzo; krome nenio sxangxigxos. Oni ne rajtas sxangxi procentajxojn, sumojn (laux valoro) aux aliajn interkonsentojn en kontraktoj pro la enkonduko de la euxro. Nur se cxiuj kontraktantoj konsentas, ili povas sxangxi kontraktojn. Kun aux sen euxro.

Kio okazos al hipotekoj kaj sxparmono?

Hipoteko estas kontrakto. Kondicxoj kaj procentajxoj do ne estos sxangxitaj pro la enkonduko de la euxro. Sumoj esprimitaj en nacia mono simple estos legataj kiel esprimitaj en euxroj, transkalkulitaj laux la oficiala kurzo.
Sxparmono estas speco de gxirmona bonhavo. Cxar ek de 1 jan 1999 ekzistas gxira euxro, oni povas transigi gxin ek de tiu dato al euxroj. Kiam la euxro- biletoj kaj -moneroj estos enkondukitaj en jan 2002, la gxiraj bonhavoj cxiuj estos transigataj al euxroj.

Kio okazos al pensioj kaj asekuroj?

Asekuroj pri pensio, pri vivo, kaj aliaj, estas kontraktoj. Ek de la enkonduko de la euxro, la sumoj en ili estos legataj kiel sumoj en euxroj, laux la oficiala kurzo. Pagado de premioj por asekuroj antaux jan 2002 okazos en nacia mono, poste en euxroj. Transkalkulo okazos cxiam laux la oficiala kurzo.

Kio estas la Euxropa Centra Banko (ECB)?

La ECB en la tria fazo de la EMU - ek de 1 jan 1999 - estas respondeca pri la komuna financa politiko kaj pri la eldonado de la euxro- bankbiletoj. Ek de 1 jan 1999 la ECB stiras la rentumon en la monmerkatoj de cxiuj EMU-landoj. La ECB trovigxas en Frankfurto, Germanio.
Kune kun la naciaj centraj bankoj, la ECB konsistigas la Euxropan Sistemon de Centraj Bankoj (ESCB). La Estraro de la ESCB, tio estas la prezidentoj de la naciaj bankoj kaj la direktoraro de la ECB, difinas grandlinie la mon-politikon. La cxiutagan precizigon de tiu faras la direktoraro de la ECB. La naciaj centraj bankoj plenumas tiun politikon.

Cxu cxiuj Euxropaj borsoj je 1 jan 1999 transiris al la euxro?

La borsoj de la landoj kiuj partoprenas en la Euxropa Ekonomia kaj Mona Unio cxiuj je 1 jan 1999 transiris tuj kaj plene al la euxro. Tio validas por la komerco, notado, administrado, kaj cxio alia kio rilatas al la borso.
Ne estas versxajne, ke la borsoj en EU-landoj kiuj ne partoprenas en la EMU plene transiros al la euxro. Supozeble parto de la aktivecoj okazos en euxroj kaj parto en ilia propra nacia mono.

Cxu ankoraux eblas gajni aux perdi monon per monsxangxo en EMU-valutoj?

Ne. Ek de 1 jan 1999 cxiuj konvertoj inter EMU- valutoj devas okazi per la euxro kaj je la oficiala kurzo. Tiuj ne plu sxangxigxos, do ne plu povos okazi gajnoj aux perdoj pro diferencoj en kurzoj de acxeto kaj vendo. Cxiuj valutoj de la EMU-landoj ek de 1 jan 1999 estas "aper- formoj" de la sama valuto. Do ne plu ekzistas valuto- riskoj. Sed la bankoj povas kalkuli kostojn cxe sxangxado de unu EMU-valuto al alia.

Kion signifas la euxro por komputilaj programoj?

Cxiuj auxtomatigitaj sistemoj kiuj nun funkcias per sumoj en nacia mono, plej malfrue je 1 jan 2002 devos funkcii per euxroj. Cxiuj sumoj en nacia mono tiam devos esti transkalkulitaj al euxroj per la oficiala sescifera kurzo. Sur formularoj, leteroj, k.s., la sumoj devos esti menciataj en euxroj.
En la periodo gxis 1 jan 2002, kiam ekzistos gxirmona euxro apud kontanta nacia valuto, cxiam devas esti klare indikite, kiun valuton oni celas. Por tio utilas ekzemple konsekvenca aldono de valuto- kodoj: DEM, FRF, NLG,... respektive {=C} aux EUR antaux la sumoj.

Cxu la euxro iel rilatas al la "jarmilo-problemo"?

En si mem la enkonduko de la euxro neniel rilatas al la jaro 2000. Tamen utilas atenti ambaux aferojn kiam oni sxangxas komputilajn programojn. Se iu jam en 1999 adaptas sian komputilan programon, la adaptita aux nova programo en jan 2000 povos esti trafita de la "jarmilo- problemo". Se iu adaptas sian komputilan programon en la jaro 2000 aux 2001, la jarmilo- transiro ne plu influos.

Kiel mi ekhavas la euxro-simbolon sur mia komputila klavaro?

Iuj liverantoj jam liveras klavarojn kun la euxro- simbolo {=C}. Ankaux haveblas programoj por instali la euxro- simbolon en ekzistantaj komputiloj. La euxro- simbolon vi povas elsxutigi per Interreto. Gxi estas disponebla en la ttt-pagxaro de la Euxropa Unio:
http://europa.eu.int/euro aux: http://europa.eu.int/euro/html/entry.html.

(laux oficialaj inform-materialoj)


cxefpagxo Frank' kaj Pauxlin'
tekstoj
euro10.gif euro11.gif