Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > judismo

la stelo de David judismo

Kredantoj Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Judismo estas la religio de la judoj, donita al ili per la legxo de Moseo en la jarcento -XII. Gxi estas esprimita kaj klarigita en la Toraho (la unuaj kvin libroj de la la Biblio), per kiu, Dio instruas la judojn kiel vivi kaj agi. La Toraho estas tradicie interpretita per la aldonajxoj (misxno) kaj komentaro (gemaro) de la Talmudo.

Judismo estas la patrino de du tutmondaj religioj, kiuj kune enhavas unu duonon de la mondo: kristanismo (jc I) kaj islamo (jc VII). Jesuo Kristo, la Filo de Dio, prezentis kristanismon kiel la kulmino de judismo; Mahometo, la Fina Profeto, prezentis islamon kiel la kulmino de judismo kaj kristanismo. Gxenerale, judismo donis al la mondo la ideon de universala justeco kaj frateco.

Judismo ne servas idolojn, sed Jehovon, dio kiu estas super la imago kaj menso de homo, kiu estas la ununura, universala Dio, Dio de cxiuj homoj, la kreinto de la tero kaj la cxielo, kies moralordonoj estas resumita en la Dekologo de Moseo. Li estas Dio, kiu scias cxion, povas fari cxion kaj estas cxie. Sed li ankaux estas Dio, kiu estas tre justa kaj kompata. Kristanoj kaj islamanoj servas la saman Dion.

La baza moralo de judismo estas resumita en la Dekologo de Moseo.

Judismo estas religio de agoj, ne de kredoj kaj dogmoj. Tamen, la baza kredo de judismo estas resumita kiel:

  1. Dio ekzistas
  2. Dio estas ununura
  3. Dio estas senkorpa
  4. Dio estas eterna
  5. Pregxu nur al Dio
  6. La vortoj de la profetoj estas veraj
  7. La plej granda profeto estis Moseo kaj liaj profetajxoj estas veraj
  8. La Toraho (la unuaj kvin libroj de la Biblio) estis donita al Moseo
  9. Dio scias la pensojn kaj agojn de homoj
  10. Dio rekompencos la bonajn kaj punos la malbonajn.
  11. La Mesio venos
  12. La mortintoj relevigxos

La kristano kredas same krom li diras, ke la Mesio venis kiel Jesuo Kristo. La islamano kredas same krom li diras, ke Mohameto estas la fina profeto kaj liaj profetajxoj estas veraj.

Laux la profetoj, la Mesio aux Kristo (la greka nomo) estos ido de Regxo David, kiu unuigos la mondon kaj regnos gxin en paco. En la jarcento I, unu sekto kredis ke la predikanto Jesuo el Nazareto estis la Kristo. Tiu sekto farigxis kristanismo. La titolo Kristo devenas de la greka vorto hxristos, la oleo metita sur nova juda regxo dum lia entronigxo.

Judismo, inter aliaj, praktikas cirkumcidon, nemangxadon de porko kaj nelaboradon je sabatoj.

Laux judismo, Israelo estis donita al la judoj por cxiam de Dio.

...


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:01

T T T