Espera la StangoEspera la Standardo

La Espero
En la mondon venis nova sento

poemo de d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof

Jen la kutima melodio de Ménil
Jen la plej malnova melodio, de Adelsköld

  1. En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko;
    Per flugiloj de facila vento nun de loko flugu ĝi al loko,
    Ne al glavo sangon soifanta ĝi la homan tiras familion;
    Al la mond’ eterne militanta ĝi promesas sanktan harmonion,
    En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko;
    Per flugiloj de facila vento nun de loko flugu ĝi al loko,
  2. Sub la sankta signo de l’ espero kolektiĝas pacaj batalantoj,
    Kaj rapide kreskas la afero per laboro de la esperantoj,
    Forte staras muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj :
    Sed dissaltos la obstinaj baroj, per la sankta amo disbatitaj,
    En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko;
    Per flugiloj de facila vento nun de loko flugu ĝi al loko,
  3. Sur neŭtrala lingva fundamento, komprenante unu la alian,
    La popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian,
    Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos,
    Ĝis la bela sonĝo de l’ homaro por eterna ben’ efektiviĝos,
    En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko;
    Per flugiloj de facila vento nun de loko flugu ĝi al loko,

Melodio: Espero, komponita de A. Motteau (Esperantisto n-ro 6266)


Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2004.09.21.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'