Diversaj Kantoj

La Lamenbrankula Bien’

Acres of Clams
The Lay of the Old Settler

elangligis Liland Brajant ROS’
pli frua versio aperis en mia kantaro
Donu Hejmon al mi ..., 1997

Tra tuta Usono mi vagis, sekvante la spuron de or'.
Mi fosis, tunelis kaj blagis, kaj ofte trompiĝis ĝis plor'.

Kaj ofte trompiĝis ĝis plor', kaj ofte trompiĝis ĝis plor';
Mi fosis, tunelis kaj blagis, kaj ofte trompiĝis ĝis plor'.

Dum unu riĉiĝas minante, malsatas ja cent aŭ eĉ mil.
Se volas vi riĉi konstante, kultivu — jen mia konsil'.

Kultivu — jen mia konsil', kultivu — jen mia konsil'.
Se volas vi riĉi konstante, kultivu — jen mia konsil'.

Volvinte l’ manĝaĵojn en tuko, minilojn mi lasis pro vol'
Ekmigri al nova loĝloko ĉe fora Puĝeta Markol'.

Ĉe fora Puĝeta Markol', ĉe fora Puĝeta Markol'.
Ekmigri al nova loĝloko ĉe fora Puĝeta Markol'.

Mi venis mezvintre de l' jaro. Nebulon subtenis la grund'
Tegita per pseŭdocugaro kiel haroj sur dorso de hund'.

Kiel haroj sur dorso de hund', kiel haroj sur dorso de hund'.
Tegita per pseŭdocugaro kiel haroj sur dorso de hund'.

Mi penis kultivi la teron; ses jarojn klopodis sen ĉes'
Ignori la aĉan veteron, sed tute sen ajna sukces'.

Sed tute sen ajna sukces', ja tute sen ajna sukces'
Ignori la aĉan veteron, sed tute sen ajna sukces'.

Mi volis forlasi la Fjordon, sed mankis la mono eĉ por
Foriri. Mi diris, "En ordo..." Nenio plu pelos min for.

Nenio plu pelos min for, nenio plu pelos min for.
Mi cedis. Mi diris, "En ordo..." Nenio plu pelos min for.

Ne ĝenas min plu pluvo venta. Nun kredas mi, ke se sur ter'
Troviĝas Edeno aŭtenta, Puĝeti' estas tio en ver'.

Puĝeti' estas tio en ver', Puĝeti' estas tio en ver'.
Se troviĝas Edeno aŭtenta, Puĝeti' estas tio en ver'.

Ne plu min sklavigas lukremo. Defalis la ora katen'.
Mi ĝuas de l' vivo la kremon, ĉe l' lamenbrankula bien'!

Ĉe l' lamenbrankula bien', ĉe l' lamenbrankula bien'!
Mi ĝuas de l' vivo la kremon, ĉe l' lamenbrankula bien'!

Reviziita kaj midie ekipita je 2000.10.07.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'