Demandojn kaj respondojn mi parafraze tradukis el okcident-Euxropaj revuoj por adoleskantinoj. Mi tradukis ilin nur, cxar mi opinias, ke ankaux en Esperanto oni povu trovi cxi-specajn tekstojn. Mi fidas la honestecon kaj gxustecon de la respondoj, sed mi mem ne povas respondeci pri ilia enhavo. Do, se vi vere bezonas respondon al demando, konsultu iun alian, ekzemple kuraciston. Samtempe tio signifas, ke oni ne povas mem fari demandojn al mi. Mi ne havas suficxe da kono por ecx pretendi, ke mi povus doni respondon, kaj mi ne disponas pri faka redakcio! - Pauxlin'
|
Ankoraux ne volas.
Mi estas 17-jara. Mia amiko kaj mi nun estas "firmaj" dum kvin monatoj. Li ofte dorlotas min per donacetoj kaj neatenditaj karaj leteretoj. Mi vere sentas min komforte kun li. Ankaux kiam temas pri amindumado, kvankam ni ankoraux ne vere amoris. Mi ne jam sentas min preta por tio, sed mi scias ke li tre volus. Li klopodas esti pacienca, sed mi vidas lian seniluziigxon kiam mi dum amindumado diras al li, ke li pluen ne rajtas. Foje li reagas kompreneme, sed li ankaux foje ekkoleris. Tiam li diras, ke mi unue ekscitas lin kaj tiam lin kruele rifuzas. Sed mi tion ne tiel vidas. Mi simple volas observi mian principon: post duonjaro mi estos dekokjara, kaj tio sxajnas al mi bela agxo por unuafoja litumo. Mia amiko diras, ke tiuj ses monatoj ja ne faras diferencon. Kion fari?
Tiuj ses monatoj do faras grandegan diferencon. Ses monatoj, ok semajnoj, unu jaro... se li vere valorigas vin, li atendos (eble kun kunpremitaj genuoj, sed tio estas lia problemo!) gxis vi sentos vin preta por tio. Knabo kiu plendadas "se vi vere amus min, vi nun amorus kun mi", ne indas je la nomo amiko.
Nebonvenaj ludoj.
Kiam pasintsemajne mia amiko telefone anoncis ke li havas amor- rilatan surprizon por mi, mi pensis pri interesaj subvestoj aux io simila. Sed vespere li prenis el sia sako blindumo- tukon kaj paron da mankatenoj. Li estis vidinta iun dokumentan filmon pri SM, kaj nun volis mem sperti, cxu io tia estas stimula. Mi sxatas seksumi, sed pri tio mi ne havis multan emon. Fine ni venis al kompromiso. Mi ne surmetis la blinduman tukon kaj estis ligita per nur unu mano al la lito. Tio tre stimulis mian amikon, klare. Sed mi ne sxatis. Mi ne povis movi min kiel mi volis kaj sentis min subigita. Tio tute ne placxis al mi, kaj tion mi do diris. Li respondis, ke li ja konas siajn limojn kaj ja ne dolorigis min. Provizore la SM-ludiloj kusxas ie malantauxe en sxranko, sed kion mi diru, kiam li denove proponos ion tian?
Cxu li konas siajn limojn? Li ja jam transpasis cxiujn limojn. Se vi ne sxatas vipojn, mankatenojn, blindumo- tukojn ktp., tiam tiuj atributoj simple restu for. Ne sentu vin necerta. Se vi ne sxatas iun ludon, vi ne ludu gxin. Tio estas via rajto.
Cxu mi bone faras?
Mi estas 18-jara kaj nun dum duona jaro havas firman rilaton kun knabo 19-jara. De ne longe ni "komplete" litumas. Fakte mi ne jam sentas min tiel komforte, cxar mi ne scias, cxu mi faras "gxin" bone. Cxio sentigxas alie ol kun mia antauxa amiko. Kiel mi povas prijugxi, cxu mi bone agadas?
Ne ekzistas norma manlibro por cxi tiaj situacioj. Kaj bone, ke ne. Unu knabo baraktas kaj gxemas; alia silente gxuas. Unu preferas fari jene; alia alimaniere. Vi devas eltrovi, kiel iras plezure kun via nova amiko. Ne gxenigxu, sed demandu foje, cxu io placxas al via amiko, kaj kio krome placxus al li. Kaj ne silentu pri kio placxas al vi! Gravas ke vi ambaux gxuu la amoradon. Do vi faras tute bone, se placxas al li kaj al vi.
Per busxo.
Cxu knabo kiu kontentigas knabinon per busxo, povas tiel infektigxi per seksa malsano?
Jes ja. Tiel povas okazi infekto per i.a. sifiliso, herpeto, hepatito-B kaj generilaj verukoj. Se la knabino estas infektita per aidoso-viruso, eblas infekto dum sxia menstruo (kaj eble dum kelkaj tagoj antauxe kaj poste). Oni povas acxeti specialajn kauxcxukajn lek-tuketojn (frandzo-foliojn), aux lauxlonge tondi kondomon (eble tian kun gusto) kaj utiligi gxin por kovri la lekatajn lokojn, por preventi infekton.
Repacigxi - sed ne tiel.
Kiam mia amiko kaj mi havas kverelon pri io, li ne volas solvi gxin per parolado, sed per amorado. Kaj tiam amorado estas mia plej fora penso. Per seksumo kovri la malkonsenton, tiel li rezonas. Lastfoje ni ankoraux dum la kverelado surlitigxis, kaj li lauxvorte sxiris la vestajxojn de mia korpo. Mi sentis miksajxon de kolero, ridemo kaj timo. Sed cxefe malemon, cxar mi sciis ke tio ne estas la solvo. Mia amiko diras, ke li estas pli faranto ol parolanto, sed por mi tio ne estas klarigo.
Sxajnas ke dauxre iuj knaboj ankoraux ne kapablas manipuli emociojn. Priparoli malkonsenton estas malfacile, do ili trenas la inon al la kavo kiel antaux centmiloj da jaroj, por solvi cxion per seksumado. Cxe knabinoj tio funkcias alimaniere. Nur se problemo estas solvita per priparolado, oni povas dauxrigi. Se ne, la kverelajxo dauxre estas en pensoj, kaj koncentrigxo pri amorado ne eblas. Do tamen provu klarigi al li, ke vortoj venu antaux la faro.
Cxu rakonti?
Dum du monatoj mi havas tre karan amikon. Dauxris longege, laux mia sento, gxis li rimarkis min, sed nun ni estas plene enamigxintaj. Mia problemo estas, ke mi - jxus antaux ol ni ekhavis firman rilaton - "perfidis lin" kun alia knabo. Cxu mi tion rakontu al li?
Vi ne jam havis firman rilaton, do ni tion ne nomus "perfidi". Ne necesas ke vi al li konfesu cxion pri via pasinteco. Kiel tio utilus? Sed, se vi kredas ke la sekreto estas tro granda, kaj sentas vin kulpa ne rakontante, vi eble ja diru ion pri tio. Supozeble ne tre placxos al li, sed li same supozeble komprenos.
Virgulino gxis edzinigxo.
Mi ankoraux neniam gxisfunde amoris kun iu, cxar mi volas konservi tion por la geedzeco. Tio estas io tiel intima, ke mi volus tion dividi nur kun mia porviva partnero. Mi foje demandas min, cxu mi estas la sola kiu tiel pensas.
Estas bone ke vi mem por vi mem faris decidon. Trankvilu: vi certe ne estas la sola kiu tiel pensas.
Monata deprimigxo.
Proksimume unu semajnon antaux mia menstruo, mi de tago al tago farigxas pli deprimita. Miaj mamoj doloras, mi ne havas emon mangxi, malfacile ellitigxas matene kaj preskaux cxiutage ploras pro io. Ek de la unua tago de la menstruo, cxio tio cxesas.
Tio nomigxas "antauxmenstrua sindromo". Iom pli ol unu semajnon antaux via menstruo, via korpo produktas malpli da estrogeno kaj pli da progestageno. Tio estas du hormonoj. Tiu sxangxo estas gxena por multaj virinoj. Estrogeno estas gxuste la hormono kiu kauxzas ke virino sin sentas bone. Maniero por malpliigi la gxenon de tio estas preni la kontrauxgravedan pilolon. Cxar tiel la korpo ricevas cxiutage regulan dozon da hormonoj kaj la kvanto-sxangxoj ne plu gxenas.
Mi ronkas.
Dum dormo, mi peze spiras tra nazo kaj busxo. Mi tre hontas pro tio. Gaste dormi cxe iu, mi ne kuragxas, cxar cxiuj maldormus pro mia ronkado. Eble tio rilatas al mia malvarmumo: mia nazo preskaux cxiam estas sxtopita.
Via sxtopita nazo bone povas esti la kauxzo de via ronkado. Tio devigas vin spiri tra la busxo dum dormo. Tiel ekestas iu grata (ronka) sono. Via hejma kuracisto esploru, pro kio via nazo estas sxtopita. Eble la septo de via nazo estas iom oblikva, aux eble vi havas kronikan nazo-inflamon. Krome eblas, ke la simptomoj venas de iu polipeto aux de la tonsiloj. La hejma kuracisto, se necese, transsendos vin al specialisto (orel-, naz- kaj gorgx- kuracisto), kiu povos helpi al vi. Sed eble helpos nuraj nazgutoj.
Rugxaj makuloj.
De unu semajno mi havas jukon apud mia vagino. Fakte sur miaj pugoj. Estas du rugxaj makuloj. Aspektas kvazaux miaj pugoj estas malpli glataj ol antauxe. Cxu tio povus esti timiga malsano?
Bedauxrinde ni de cxi tie ne povas konstati precize pri la kauxzoj de viaj simptomoj. Sed ne aspektas kiel io serioza. Versxajne la makuloj estas tie pro ekzemo aux pro iritigxo. Atendu ankoraux unu semajnon. Se la makuloj tiam estos for, temis nur pri irito. Se ili restas, vi iru al via kuracisto. Li aux sxi povos precize difini pri kio temas, kaj kiel trakti gxin.
Li cxiam volas.
Kial mia amiko cxiam volas amori kun mi, kaj mi preskaux neniam? Ni ofte dormas unu cxe la alia kaj kune faras multajn aferojn. Al mi placxas amori kun li, sed kelkaj tagoj sen tio ne malplacxas al mi. Kiel eblas ke li cxiam emas, kaj mi ne?
Al tio ni ne povas respondi klare. Kial por iu suficxas unu bombono, dum alia kontentas nur post pluraj? Ne faru problemon el tio kaj cxiukaze ne sentu vin kulpa. En plej multaj rilatoj la bezonoj pri sekso ne estas egalaj. Provu iom akordigxi: foje li adaptigxu al vi, foje vi al li. Se vi nur ne amoros vere kontrauxvole, cxar tio ne estas la celo.
Amo nur en lito.
Dum amorado mi pensas ke mia amiko estas la plej bona. Tiam li estas sens-ama, ekscita kaj interesa. Tiam mi tute frenezas pri li. La problemo estas, ke mi opinias lin multe malpli altira, kiam ni ne amoras. Tiam li multe malpli placxas al mi kaj iritas min per sia agmaniero. Cxu do mi interesigxas nur pri sekso?
Kontrolu por vi mem, cxu dum la tago, kiam vi ne estas kun via amiko, vi foje pensas pri li kaj cxu tiam vi havas varmajn sentojn pri li. Ni ekhavis la impreson ke vi ekster la dormcxambro ne vere frenezas pri li. Cxu vi dum la tuta tago pensas nur pri via lasta amorado-sesio kaj jam antauxvidas aux planas la sekvantan sesion? Se jes, do por vi temas cxefe pri sekso. Tio ne estas io malbona - almenaux se vi ambaux konscias pri tio. Se via amiko sentas por vi pli ol nuran volupton, ne estus honeste dauxrigi la rilaton tiumaniere.
Privateco.
Mia patrino por mi estas iuspeca bona amikino. Ni multon faras kune. Mi estas 18-jara kaj dauxre multon rakontas al sxi. Sed mian seksvivon mi prefere konsideras privata. Tion sxi ne akceptas. Sxi sentas sin insultita, cxar mi ne plu cxion rakontas al sxi.
Cxar vi cxiam estis tre proksimaj "amikinoj", la reago de via patrino estas komprenebla. Sxi interesigxas pri cxio kion vi faras, do ankaux pri via seksvivo. Vi sxatus teni tiun privata - ankaux tio estas komprenebla. Via patrino bezonas iom da tempo por kutimigxi al tio. Klare diru al sxi ke placxas al vi ke sxi interesigxas pri vi, sed ke vi ambaux havas rajton pri privata vivo. Ripetu tion tiom, kiom necesas.
Kilogramoj.
Mi estas 1,80 m alta kaj pezas 110 kilogramojn. Kiam mi iras amuzigxi kun knabo, mi estas tiel malcerta pri mia figuro ke neniam okazas io inter ni. Je la fino de la vespero mi cxiam sola iras hejmen. Cxu entute ekzistas knaboj kiuj interesigxas pri dikaj knabinoj?
Jes ja. Certe tiuj ekzistas. Vi skribas ke vi iras amuzigxi kun knaboj. Cxu tiuj ne interesigxas pri vi? Ne perdu la esperon. Ni povas imagi ke vi foje dubas, cxar en cxi tiu mondoparto svelteco estas moda idealo. Sed se vi fieras pri via korpo, vi tion disradias. Por knaboj tio estas pli altira, ol se vi timeme kasxigxas en angulo.
Miaj amikoj estas aliaj.
Mi ne plu sentas min komforte en mia grupo de geamikoj. Dum jaroj mi havis multe da plezuro kun ili, sed nun mi pli kaj pli malkovras ke miaj amikoj havas aliajn interesigxojn ol mi. Mi sxatas aliajn kulturojn, vojagxadon, dancadon kaj muzikon. Miaj geamikoj, kompare al mi, estas multe pli materiismaj kaj pensas cxefe pri si mem. Mi ne malaprobas miajn amikojn, sed kiam mi estas kun ili, mi ofte sentas min tre alia, kaj tial soleca.
Tute ne estas strange ke kiam vi pliagxigxas, vi rigardas alimaniere al viaj geamikoj. Cxiu evoluas siamaniere. Pro tio la interesigxoj povas tre diversigxi. Ne provu sxangxi vin mem aux viajn geamikojn. Vi nun atingis novan vivofazon kaj al tiu apartenas novaj geamikoj. Faru ion kun viaj interesigxoj (ekzemple aligxu al kurso pri Afrikaj dancoj, aux vizitu ekspoziciojn), tiel vi supozeble facile renkontos homojn kun similaj interesigxoj kiel vi. Kompreneble ne necesas tuj "maldungi" viajn gxisnunajn geamikojn. Provu gxui la plezurajn aferojn kiujn vi ja kune kun ili povas fari.
Kiel ekparoli pri kondomoj?
Foje mi havas dumtempan amikon kun kiu mi litumas. Cxiufoje mi antauxe planas amori sekure, kaj cxiufoje denove estas komplike. Felicxe gxis nun tiuj amikoj mem komencis priparoli, cxar mi ne bone scias, kiel mencii la temon "kondomo". Cxu vi povas konsili?
Estas almenaux tri manieroj por klare transdoni la mesagxon:
1.
Tuj kaj senhezite diru, ke vi ne volas ekhavi gxenajn malsanojn.
Tio ne estas afero de fido-manko, sed simple honesteco.
2.
Vi ankaux povas simple diri: "Ni ja uzu kondomon?" Tiam vi ne priparolas timigajn malsanojn, kaj la knabo tamen scias, kion vi celas.
3.
Nia preferata: ne paroli, sed agi! Vi prenas kondomon, malfermas la enpakajxon en la momento kiam utilas, kaj surmetas gxin al via amiko.
Plej ofte tiu sentos sin sensxargxita, cxar tiel li ne mem bezonos mencii la temon.
Agi kiel aliaj.
En la mezlernejo la aliaj gelernantoj taksis min senkuragxa prudulino. Mi ekstudis en alia urbo kaj decidis fari novan starton. Imitante la konduton de aliaj, mi sukcesis. Mi vere estis konsiderata kiel bona grupanino. Dum mia unua studenta festo mi farigxis trokuragxa. Mi tiom volis pruvi ke mi ne estas timemulino, ke mi lasis min superruzi. Li fakte ne speciale placxis al mi, sed li estis triajara kaj suficxe populara. Montrigxis ke li interesigxis nur pri sekso. Tuj post la ago li surmetis sian pantalonon kaj proponis reiri al la festo. Duonan horon poste li jam kaptis alian fisxon. Mi do ekkonsciis, ke mi ne sukcesos per imitado de aliaj, kaj farigxis denove tre necerta.
Ne estas strange, se iu volas simili al alia persono. Sed kiam vi komparas vin kun sxi, vi zorgu ne transpasxi viajn proprajn limojn. Se via sento diras: por mi ne estas komforte, vi tion auxskultu. Fari ion kion vi fakte ne sxatas, pro premo de grupo, eble igas vin pli populara, sed ne pli felicxa. Grupan premon oni sukcesas rezisti pli bone, se oni havas almenaux unu "aliancanon". Se estas en la cxirkauxajxo ecx nur unu persono kiu respektas aux defendas vian decidon, por vi estas pli facile indiki kion vi volas aux ne. Do: se iel eble, provu trovi iun koleginon kiu vin apogos. Kaj klare indiku viajn intencojn: Klareco vekas pli rapide respekton ol mokon. Kaj ecx se oni ridas pri vi: se vi respektas vin mem, vi pli bone povas elteni la mokojn de aliaj.
Cxesi preni la pilolon.
Mia amiko kaj mi, post kvinjara kunlogxado, volas havi infanon. Jen mia demando: mi uzas la pilolon kaj ni volas komenci la provadon en januaro. Kiam mi plej bone cxesu preni la pilolon?
Se vi ne volas gravedigxi antaux januaro, vi uzu la pilolon gxis januaro (do inkluzive decembron). Cxar tuj post la cxeso, vi povus gravedigxi. Plej ofte oni gravedigxas post malpli ol ses monatoj, sed ne cxiam estas tiel. Antaux forpaso de unu jaro, 80% de virinoj, kiuj klopodas gravedigxi, gravedigxas. (Informigxu cxe apoteko aux kuracisto pri la utilo, ke vi uzu, jam antaux la gravedigxo, ekstran chiutagan dozon da foli-acido (iama nomo: "vitamino Bc")!)
Mankas ekscitigxo.
Kun mia antauxa amiko, mi havis tre ekscitan seksvivon. De ne longe mi havas novan amikon. Por diri honeste, mankas al mi la ekscitigxo, kiun mi ja havis kun mia eksa. Mia amiko reagis tre mirigite, kiam mi sugestis seksumi iom alie ol tradicie. Li tute ne sxatas eksperimenti. Kion vi konsilas?
Kompreneble vi ne povas devigi vian amikon al farado de aferoj kiujn li ne volas, sed vi ja povas krei pli stimulan etoson. Via amiko supozeble ne tre kuragxas, kaj bezonas ian pusxeton. Provu foje entuziasmigi lin per erotika vidbendo aux per largxa antauxludo. Provizore mem iniciatu aferojn. Estu pacienca, cxar dauxros iom gxis kiam li kuragxos komplete transdoni sin.
Kiel diri al miaj gepatroj?
Mi sxanceligxas inter felicxo kaj malgxojo. Mi trovis la veran amon, sed nun mi devos diri al miaj gepatroj, ke mia amata ne estas bofilo, sed bofilino. Mi ja havis amikojn, sed mi cxiam sciis, ke mi vere amas nur virinojn. Miaj gepatroj nenion scias pri tio. Dum du jaroj mi nun logxas ekster la hejmo, do ili nenion rimarkis. Tamen mi ne plu volas kasxi mian amikinon por ili. Kiel mi tion cxi diru al ili? Mi antauxsentas, ke por ili tio estos granda seniluziigxo.
Ne timu ke vi seniluziigos viajn gepatrojn. Kompreneble viaj gepatroj devos alkutimigxi al la fakto ke vi havas ne amikon, sed amikinon. Sed certe kiam temas pri propra infano, plej multaj gepatroj akceptos (iom post iom) samseksamon. Ili ja volas ke vi estu felicxa. Tial estas tre bone, ke vi ne volas plu kasxi vian amikinon. Sed unue rakontu al viaj gepatroj, kaj nur poste konatigu vian amikinon al ili. Multe da sukceso!
Sen rilato.
Mi estas 19-jara kaj ankoraux neniam havis veran rilaton kun knabo. Kiam mi iras amuzigxi kun amikinoj, mi cxiam esperas renkonti la knabon de mia vivo, sed neniam okazas. Kiam mi akordigxas kun knabo, cxiam mi mem rompas la kontakton. Aspektas ke mi ion timas. Mi farigxas senespera, cxar mi foje volus scii, kio estas amo.
Ni pensas ke vi timas, transdoni vin al rilato. Provu ekscii, pri kio vi fakte timas. Cxu vi ne volas perdi vian liberecon, aux cxu vi timas dolorigxi? Se vi denove renkontos placxan knabon, vi ne tuj cxesigu. Rilato devas kreski malrapide. Prefere ne tro rapidu kaj alkutimigxu pasxon post pasxo al la ideo. Nur se vi sentas vin komforte, vi povas plene transdoni vin. Sen troa urgxo, iros pli bone. Sukceson!
Li ne scias...
Mi estas 21-jara knabino kaj ankoraux virgulino. De ne longe mi havas amikon. Ni volus litumi unu kun la alia, sed li ne scias ke mi estas ankoraux virgulino. Mi jam havis plurajn amikojn, do li simple supozas ke "tio" jam foje okazis. Mi ne estas certa, cxu mi volas rakonti al li. Cxu knabo povas senti ke oni estas ankoraux virgulino? Kaj kial unu knabino sangas kaj alia ne?
Cxu vi volas rakonti al via amiko, estas decido nur via. Versxajne ne malplacxos al li auxdi ke vi estas virgulino, kaj ke do li estas la unua por vi. Tio faros vian litumadon tre speciala por vi ambaux. Tamen ni bone komprenas ke vi povas havi viajn proprajn kialojn por ne rakonti tion al li, aux nur post la ago. Knabo ne povas senti cxu vi estas ankoraux virgulino. Iuj knabinoj sangas dum la unua fojo, sed cxe aliaj knabinoj estas neniu sangado. Tio dependas de la largxeco kaj elasteco de la randeto cxe la komenco de via vagino. Ankaux se vi ne estas virgulino, vi povus iomete sangi dum aux post litumado. Ekzemple, se la amorado estis iom pli energia aux se vi havas vundeton. Principe tio ne estas problemo.
Manko de dormo.
Dum tri monatoj mi havas firman amikon. Cxiufoje kiam ni dormas kune, ni amoras dum la tuta nokto. Ni estas tiom lacaj, ke nia dumtaga vivo suferas pro tio. Tamen ni plu volas dormi kune, sed ja vere dormi. Ni preferas ne uzi dormigilojn kaj ankaux ne volas dormi aparte.
Vi tiom frenezas unu pri la alia ke jam nur pro la tensio inter vi, vi ne povas dormi. Pri tio ne multo fareblas. Rigardu tion de pozitiva flanko: gxoju ke iras tiel bone, kaj gxuu tion. Se vi trolacigxas, vi tamen dum unu nokto dormu aparte, por ripari la dormomankon kaj ekhavi iom da rezervo. Vi ne jam tre longe estas kune, kutime post paso de tempo la kuna dormado farigxas malpli "sovagxa". Tiam vi kapablos malstrecxigxi kaj gxui la nuran proksiman kusxadon. Estu certa ke tiel eblas plezure ekdormi!
Kisto.
Mi estas 19-jara knabino. Kiam mi estis 15-jara, oni forprenis unu mian ovarion, cxar sur gxi kreskis kisto. Ankaux sur mia alia ovario kreskis kisto. Mi tiam ekuzis specialan kontraux- gravedigxan pilolon kiu malhelpas kreskadon de kistoj. Mia amiko kaj mi volas iam havi infanojn, sed tiam mi devos cxesi uzi tiun pilolon. Kiom granda estas la risko ke tiu kisto revenos? Cxu mi por certeco jam prenigu kelkajn ovcxelojn?
Kiom granda estas la risko ke vi denove havos kiston, ne estas antauxdireble. Ne certas ke gxi revenos, sed ja eblas. Se vi decidus ekhavi infanon, sxajnas al ni prudente, tiam konsulti ginekologon. Li aux sxi povos bone kontroli cxu denove ekestos kisto post kiam vi cxesas preni la pilolon. Kiam oni frue rimarkas kiston, oni povas forpreni gxin sen forpreno de la ovario. Ne havas sencon jam nun prenigi ovcxelojn. Vi povos normale gravedigxi, se nur sub kontrolo de ginekologo.