Out in the garden

At the moment I have fourzebra finches. I bought two to keep a canary I was given company and they have since had just one baby (the female kept eating the other eggs she laid). Then I bought another female to keep the baby company. Where will it end?

Kastanotoj


Zebra finches are cute little birds - but I wouldn't call them songbirds! Their call is an indistinct 'peep'. The male has a strange mating call that sounds rather untrained...

Originally native of Australia, zebra finches first appeared in Europe at the beginning of the 19th century and so nowadays are completely domesticated. They are easy birds to keep and breed and are therefore ideal for beginners.

Seedeaters, they like a variety of seed types but millet is surely their favourite. They also need the usual mineralized grit (which helps them break down their seed), along with greenstuff, cuttlefish and the occasional serving of ants' eggs.

About 10 cm long, these birds are attractive pairs. Sexing them is easy. In their original form, adult males are distinguished from the females by much more colourful plumage: They are grey, with a red bill and bright orange cheek patches, a striped breast and a spangled chestnut stripe down each flank. The tail is barred black and white and there are a few black stripes on the chin and chest. Females have orange, rather than red, bills and are grey all over except for a fawn belly. Both male and female have black tear streaks under the eyes.

There are now several colour mutations, including white and fawn.

Two subspecies exist: Taeniopygia guttata guttata from various Pacific islands, and T. g. castanotis from Australia.
[N.B. In some books the Latin name given is Poephilia guttata guttata/castanotis.]


Kastanotoj

Cxi-momente mi havas kvar kastanotojn. Mi acxetis du, por ke ili kunvivu kun kanario, kiun amikoj donis al mi, kaj ekde tiam ili naskis idon (cxiujn aliajn ovojn, kiujn sxi demetis la ino mangxis, bedauxrinde aux felicxe - mi ne scias). Mi tiam acxetis alian inan.

Kastanotoj estas koketaj birdetoj - tamen mi ne dirus, ke ili estas kantbirdoj! Ilia krio estas nura nepriskribebla pepo. La virbirdo havas strangan parigkrion, kiu sxajnas iom ne trejnita.

Origine indigenaj en Auxstralio, kastanotoj unue aperis en Euxropo cxe la komenco de la 19a jarcento, tial ili nuntempe tute malsovagxigxas. Facilas gardi kaj bredi ilin; kastanotoj tial idealas por komencantoj.

Kiel semomangxantoj, ili sxatas variecon da semtipoj, sed milio certe estas ilia preferata. Ili bezonas ankaux la por birdoj kutiman mineraligitan sablon (kiu helpas al ili disrompi la semojn) kune kun verdajxo, sepiosto kaj de tempo al tempo servajxo de formikovoj.

Longaj de cxirkaux 10 cm, kastanotoj estas allogaj paroj. Facilas seksdefini ilin. Plenkreskitaj virkastanotoj distingigxas de inoj per plej kolorita plumaro. La icxo estas griza kun rugxa beko, orangxkoloraj vangoj, striata brusto kaj stela kasxtankolora strio cxe cxiu flanko. La vosto estas zebrostriata. La ino havas orangxkoloran bekon kaj estas tute griza krom flavbruna ventro.

Hodiaux trovigxas pluraj kolormutacioj, inkluzive blanka kaj flavbruna. Du subspecioj ekzistas: gutatoj (Taeniopygia guttata guttata) de diversaj Pacifikaj insuloj kaj kastanotoj (Taeniopygia guttata castanotis) de Auxstralio.

[En kelkaj libroj la latina nomo estas Poephilia guttata guttata/castanotis.]


Home, James!